erleben, staunen, begreifen

Wahrnehmung zum Anfassen

Informoj en Esperanto pri la turodelasensoj

La eksterordinara muzeo interaktiva pri perceptado.

La turodelasensoj kondukas la vizitantojn en la fascinan mondon de la percepto. La ekspozicio temas pri la demando kiel la informoj de niaj sensoj donas bazon por scienca kompreno.

La esplorado de perceptaj fenomenoj estas distra vojo al scienca kompreno por ĉiu, ĉu juna aŭ maljuna.

Per speciala koncepto didaktika la turodelasensoj estas muzeo kuraĝiganta kitikan pensadon.

La turodelasensoj invitas al fenomena mondo de la percepto: al eksperimentado, al mirado, al akirado de scio!

La klarigoj de ĉiuj eksperimentoj estas germanaj kaj surpapere ankaŭ haveblaj en la angla, la franca, la itala, la kataluna kaj la rusa, bonvolu demandi ĉe la enirejo de la muzeo!

Nova muzeo interaktiva malfermis siajn pordojn en Nurenbergo: la turodelasensoj, muzeo interaktiva por ĉiuj pli aĝaj ol 14 jarojn, situas en Mohrenturm, turo apud la okcidenta pordego de la historia muraro de Nurenbergo (kruciĝo de Kappengasse kun Mohrengasse).

En la turodelasensoj temas pri realeco - kaj kiel distingi la ŝajnon de la realo.

La vizitantoj esploras sian propan percepton, lernas kiel funkcias la perceptado pere de la sensoj kaj miras pri la facileco trompi ilin.

En la ĉiutaga vivo ni fidas niajn sensojn - sed kelkfoje ili trompas nin. Kion vi povas lerni el tiaj fenomenoj, tio estas la temo de la muzeo.

Sur ses etaĝoj kaj pli ol 120 kvadrataj metroj la turodelasensoj prezentas ekscitan elekton de objektoj kaj eksperimentoj pri percepto kaj iluzio.

La turodelasensoj prezentas diversajn fenomenojn kiuj kuraĝigas al scienca scivolo kaj kritika pensado.

En la turodelasensoj junuloj kaj maljunuloj eksperimentas kun la propraj sensoj kaj ludante lernas pri surprizaj fenomenoj de la percepto.

Estas speciala servo por lernejaj klasoj kaj aliaj grupoj de junuloj: kompetenta personaro donas instigan enkondukon al ĉiu temo, kaj la vizitantoj havos tempon kaj eblecon por mem fari la eksperimentojn.

La komunutila asocio kiu respondecas pri la turodelasensoj ankaŭ provas oferti biletojn je moderaj prezoj adaptitaj al aliaj Nurenbergaj muzeoj.

Nurenbergo meritas viziton, ne nur por lernejaj klasoj kaj aliaj grupoj de junuloj.

La klarigoj de ĉiuj eksperimentoj de la turodelasensoj estas germanaj kaj surpapere ankaŭ haveblaj en la angla, la franca, la itala, la kataluna kaj la rusa, bonvolu demandi ĉe la enirejo de la muzeo!

Situo:

Westtor en la historia muraro de Nurenbergo; angulo de Kappengasse kun Mohrengasse, 90402 Nürnberg (apud "Erlerklinik" kaj "Kontumazgarten").

Mapo.

Horoj de malfermo:

Mardo ĝis vendredo: 13.00 - 17.00
Sabato, dimanĉo kaj festotagoj: 11.00 - 17.00
(Grupoj nur post antaŭa anonco.)

Fermita la 24an kaj 25an de decembro kaj la 1an de januaro.

La spaco en la turodelasensoj estas limigita. Tio kaŭzas atendadon je certaj tagoj. Por grupoj de ses personoj aŭ pli rezervado per telefono estas rekomendite.

Informoj kaj rezervoj:

turmdersinne gGmbH
Oficejo: Spittlertorgraben 45, 90429 Nürnberg
Telefono: (09 11) 94432-81, Fakso : -69
info@turmdersinne.de, www.turmdersinne.de.

Enirkotizoj:

Ĝenerala: 7 €      
Reduktita: 5 €      
Grupoj de 10 personoj aŭ pli: 6 €

Traduko: Pit Hauge, www.esperanto-nuernberg.de.

Diese Seite teilen

Museumswebsite gefördert durch:

Landesstelle für die nichtstaatlichen Mussen in Bayern
Bayerische Sparkassenstiftung